Jutjubo
Mi ĵus eltrovis, ke ekzistas kantoj kaj muziko en Esperanto ĉe Jutjubo. Ĉio ne estas bona, sed certe estas pli bone ol ne havi ion ajn!
Inkubo
Mi ĵus eltrovis, ke William Shatner foje aktoris en esperantlingva
filmo, Inkubo. Ĝi estas iomete multekosta, sed mi ege ŝatus vidi ĝin.
Mortis William Auld
Mi ĵus legis, ke mortis William Auld, unu el la plej konataj esperantlingvaj verkistoj, kaj certe la plej konata skota esperantisto. Mi neniam renkontis lin, sed foje mi aĉetis lian faman poemon, la infana raso, kaj legis parton de ĝi.














